Nia Ameriko - José Martí - 書籍 - Monda Asembleo Socia - 9782369600404 - 2015年12月2日
カバー画像とタイトルが一致しない場合、正しいのはタイトルです

Nia Ameriko


商品が入荷したらメールで通知を受け取る
プロフィールはありますか? ログイン
José Martí の新しいリリースのお知らせを受け取る
iMusicのウィッシュリストに追加

まだ評価がありません

«Nia Ameriko», zenita teksto de José Martí, pub­lik­igita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Par­tido Liberal de Mek­siko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Martí, aperigitaj dum la preparado kaj fondi?o de la Kuba Revolucia Partio.



La du ceteraj estas Versos Sencill­os, trezor­ujo de lia plej alta sa?o, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun ?iuj kaj por ?iesa bono»), kiu entenas la etikajn kaj poli­tikajn principojn de la estonta respubliko.



Post tiu «angoriga vintro» de la Unua Internacia Ame­rika Konferenco, okazinta en Va?ingtono, kie Hispan­ame­riko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo», Martí sukcesis distanci?i (kaj eventuale tio anka? rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameri­ko; problem­oj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzamen­inta en la parolado «Patrino Ameriko»; proble­moj, kiuj esence konservi?as ?is nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kres­kanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo.



Eble la metafora lingva?o, kiu speciale koncentrigas la historian kaj socian realon sur tiu ?i pa?oj, troim­presos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe Martí-a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, anta? kelkaj jaroj, resumi la kon­ceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko», kom­pre­n­eble ne por simpligi ?ian legad­on, sed por fari ?in pli sen­embaraza kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo», aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al ?isfunda kompren­ebleco, estos e? pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjari?o de tiu ?i do­kumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarm­so­norado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, inte­grecon kaj justan kaj kreivan alvoki?on de «la nova Ameriko».



Cintio Vitier

メディア 書籍     Paperback Book   (ソフトカバーで背表紙を接着した本)
リリース済み 2015年12月2日
ISBN13 9782369600404
出版社 Monda Asembleo Socia
ページ数 42
寸法 140 × 216 × 3 mm   ·   63 g
言語 Esperanto  

José Martíの他の作品を見る